Varingjen/o PIV2
Varingjeno
- Franca esperanta vortaristo kaj beletristo (1901–1991), ĉefredaktisto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), tradukinto de diversaj verkoj, originala eseisto kaj poemisto foje uzinta kaŝnomojn: Poeto! Viglu via laring'! Jen | Nia persist' [pers/ist'; aludo al la Kajam-tradukoj] persista. Varingjen', | ree bonfaras al la verda gento [1].
Rim.:
Laŭ la ekzemplo en PIV2 atribuita tie al Varingjeno,
ŝajnas ke li
mem preferis ĝuste ĉi tian transskribon:
vi longe skribis al mi, amiko Varingjen';
en la literaturo, cetere, troveblas ankaŭ pli fonetika
transskribo:
la dorsa kovrilo de Eseoj III de Varengjeno
[2].
1.
Gérald C. JERVIS: Saluto
al Suplemento kompilita de
Prof. Waringhien
, La nica literatura revuo. N-ro 3 (1956, 1:3) p.
108
2. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Budapeŝto, 1993
2. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Budapeŝto, 1993
- beloruse:
- Варэнг’ен (эсперантыст, пісьменьнік)
- ĉeĥe:
- G.Waringhien
- france:
- Gaston Waringhien
- germane:
- Gaston Waringhien
- hispane:
- Waringhien
- hungare:
- Waringhien
- itale:
- Waringhien
- japane:
- ヴァランギャン
- katalune:
- Waringhien
- nederlande:
- Gaston Waringhien
- pole:
- Gaston Waringhien
- portugale:
- Waringhien
- ruse:
- Гастон Варенгьен
- slovake:
- G.Waringhien
- ukraine:
- Варенґ’єн (есперантомовний письменник)
varingjena
- Rilata al Varingjeno, al liaj verkaro, stilo: la nevalidecon de la varingjena rezono pruvas la fakto, ke oni povas returni la argumenton [3].
3.
Claude Piron: La bona lingvo, p. 81a
- beloruse:
- варэнг’енаў
- hungare:
- waringhieni, Waringhien-féle
- itale:
- waringhiano, di Waringhien
- katalune:
- waringhienià
- nederlande:
- op de manier van Waringhien, van Waringhien
- pole:
- w stylu Waringhien
- ruse:
- Варенгьенов