turniket/o PIV2
turniketo

- Ilo, kiu per adaptebla rimeno aŭ aertubo permesas haltigi la sangofluon tra vejnoj kaj arterioj de membro: [post] krotalomordo […] nespertaj individuoj ne klopodu tranĉi ĉe aŭ ĉirkaŭ la mordoloko, aŭ uzi turniketojn, ĉar tia traktado povas esti eĉ pli detrua ol la nura venenigo [1]; eksterlande aĉetu aĵojn necesajn por la armeo: taktikaj medicinaĵoj – turniketoj, israelaj kaj aliaj bandaĝoj, hemostazaĵoj [2].
- angle:
- tourniquet
- france:
- garrot
- germane:
- Tourniquet