tuberos/o PIV1

tuberoso

BOT Agavo originanta el Meksiko kun blankaj, bonodoraj floroj grapolaj, kultivata por parfumfarado (Agave polianthes, sin. Polianthes tuberosa): en vicoj staris ŝlifitaj kristalglasoj, plenaj de ĉiuj bone odorantaj floroj de la tero, el la jasmeno, tra la tuberoso, violo, konvalo kaj rozo [1].
floroj de tuberoso
CC BY 3.0  [2]
Rim.: Foje ankaŭ terpiron (topinamburo) aŭ aliajn manĝeblajn tuberojn oni nomas „tuberoso“: tuberoso kaj ajlo [3]; manioka tuberoso [4]; fritita kun muelita viando, tuberoso, ajlo [5].
1. August Strindbergtrad. Gunnar Gällmo: Fabeloj, 33 La malfacilaĵoj de la piloto, p. 40
2. Forest & Kim Starr, Plants of Hawaii, Image 070906-9086 from http://www.hear.org/starr/plants/images/image/?q=070906-9086: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Starr_070906-9086_Polianthes_tuberosa.jpg
3. Hemmi Yô, trad. Doi ĉieko: Homoj manĝantaj, „soleca baraktado de la viro kun la 27a numero surdorse“, p. 227a
4. Ĉu GMO aŭ ne GMO, Esperantista Vegetarano 2011/1, p. 28
5. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita, 2008
beloruse:
тубэроза
france:
tubéreuse (subst., espèce)
germane:
Tuberose
japane:
チューベロース
latinece:
Agave polianthes Polianthes tuberosa
pole:
tuberoza
ukraine:
тубероза

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.