trobador/o, trubadur/o

trobadoro, trubaduro

POE
Lirika kortega poeto eŭropa, precipe okcitan-lingva, el la 12a, 13a jarcentoj: temas pri kantoj grandparte mez-epokaj, el la tempo trobadora aŭ trubadura, ĉefe katalunaj kaj okcitanaj [1]; la folklora muziko estas fundamenta en la historio de Portugalio, kies radikoj troviĝas en la trobadora kantado mezepoka [2]; kial oni ne metis en frenezulejon la kavaliron Toggenburg kun ĉiuj trubaduroj PatrojFiloj ; disĉiplo de l' trubaduroj [3]; la unuaj trubaduroj estis limoĝiaj [4]. VD:bardo1, menestrelo, rapsodo, skaldo
1. Jorge Camacho: Enkonduko al la arto trubadura, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 25a
2. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
4. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
angle:
troubadour
beloruse:
трубадур
ĉeĥe:
trubadúr
france:
troubadour
germane:
Troubadour
hispane:
trovador
hungare:
trubadúr
japane:
トルバドゥール
katalune:
trobador
nederlande:
troubadour
pole:
trubadur
portugale:
trovador
ruse:
трубадур
slovake:
trubadúr
ukraine:
трубадур

administraj notoj