tet/o
teto
-
La oka litero de la greka alfabeto (Θ, θ):
ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene
Esperantigi
kun O-finaĵoj, ekz.: [...] eto, teto, joto,
[...]
[1].
Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „teta“, do aliradika.Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [2] [3] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [4], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon tetao. [Alano Gerardo]
Rim.:
Teto estas ankaŭ litero en la hebrea kaj fenica alfabetoj kaj ankaŭ la vjetnama
novjara festo nomiĝas Teto.
1.
B. Wennergren: Grekaj
literoj en PMEG §19
2. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
3. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §43
4. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3
2. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
3. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §43
4. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3
- angle:
- theta
- beloruse:
- тэта
- ĉine:
- 西塔 [xītǎ]
- france:
- thêta
- nederlande:
- thèta
- norvege:
- theta
- pole:
- theta