teozofi/o PV
teozofio
- Sinkretisma doktrino, celanta per intuaj procedoj havigi konadon pri Dio kaj vivsignifo kaj elvolviĝon de metapsikiaj kapabloj; ankaŭ predikanta universalan homaran fratecon sen distingo pri religio, kredo, sekso aŭ raso: Becher […] instruas, ke la filozofio instigas uzi la racion, kaj ke la teozofio („la saĝeco pri Dio”) gvidas al la dia sfero [1]; en 1875 en Novjorko estis fondita la Teozofia Unuiĝo de Helena Blavatsky kaj aliaj, tiu ĉi organizaĵo enkondukis la teozofion en okcidentajn landojn [2]; la principo de la maoria teozofio estis, ke la homo konsistas el tri partoj. [3]; Rudolf Steiner […] baldaŭ vidis sin kondukita de li „kontraŭ abismo“ kaj turnis sin al la teozofio . spiritismo, mistiko.
1.
Monato, Franz-Georg Rössler: Homo universala, homo moderna: Johann Joachim Becher naskiĝis antaŭ 375 jaroj
2. Monato, Gerrit Berveling: Ne tre konata eklezio
3. Iom pri la Kredo de la Iamaj Maorioj
2. Monato, Gerrit Berveling: Ne tre konata eklezio
3. Iom pri la Kredo de la Iamaj Maorioj
- angle:
- theosophy
- beloruse:
- тэазофія
- bulgare:
- теософия
- ĉeĥe:
- teozofie
- ĉine:
- 接神論 [jiēshénlùn], 接神论 [jiēshénlùn], 見神論 [jiànshénlùn], 见神论 [jiànshénlùn]
- france:
- théosophie
- germane:
- Theosophie
- hungare:
- teozófia
- japane:
- 神智学 [しんちがく]
- katalune:
- teosofia
- nederlande:
- theosofie
- pole:
- teozofia
- portugale:
- teosofia
- ruse:
- теософия
- slovake:
- teozofia
- ukraine:
- теософія
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.