telik/a
telika
(pri verba esprimo)
Prezentanta agon kiel nature plenumitan, ne plu daŭrontan:
... por tiuj lingvouzantoj, „kuri en la domon“
estas telika; ĝi nepre signifas, ke Roberto atingis
la domon
[1].
1.
K. Miner:
Situacia aspekto en Esperanto, 2009-10-29
- france:
- télique
- germane:
- telisch
netelika
(pri verba esprimo)
Prezentanta agon kiel neplenumitan, ne atingintan sian finon:
la aspekto de la nordslavaj lingvoj (sed ankaŭ
de multaj aliaj lingvoj) diakrone devenas de
distingo telika-netelika
[2].
2.
C. Brosch:
Pri la Esperanta pasivo, 2006
- france:
- atélique
- germane:
- atelisch