teleks/o PIV2
telekso
- Publika telegrafia sistemo, kiu sendas tekstojn inter teleksiloj, disvastiĝinta en la 1930aj jaroj: teleksmaŝino mem estis ege multekosta kaj tial nur sufiĉe grandaj entreprenoj povis pagi ĝin [1].
1.
A. Oberndorfer:
De telekso al telefakso, 2012-03-03
- beloruse:
- тэлекс (сыстэма сувязі)
- ĉeĥe:
- dálnopis, telex
- france:
- télex (système)
- pole:
- teleks
- slovake:
- diaľnopis, telex
- ukraine:
- телекс
teleksilo, teleksaparato, teleksmaŝino
- Teleksa terminalo provizita per klavaro aŭ trubenda legilo por sendado de teksto, kaj per presilo por ricevado: ekranaj terminaloj ankoraŭ ne ekzistis; oni dialogis kun la komputilo per teleksilo [2].
2.
R. Fössmeier:
Enkonduko al Linukso, [2008]
- beloruse:
- тэлекс (апарат)
- france:
- téléscripteur, télex (appareil)
- pole:
- teleks (aparat)