Telaviv/o PIV3 , Tel-Aviv/o PIV1

Telavivo, Tel-Avivo

GEOG
Granda israela urbo ĉe Mediteraneo, 50 km nordoriente de Jerusalemo: situo: (32˚04′N 34˚46′E): mi fortranĉas la reston de la Mediteranea vojaĝo ĝis la veno en Jafon, kiu estas apudurbo de la nuna Telavivo – historie pli justus diri, ke Telavivo estas apudurbo de la antikva Jafo [1]; unu fojon plian en la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo, oni longe parolos pri paco [2]; ankoraŭ mankas metroo, tiel ke ekzemple en Tel-Avivon, la ĉefan metropolon de Israelo, eniras ĉiutage ĉirkaŭ duonmiliono da veturiloj [3].
angle:
Tel Aviv
beloruse:
Тэль-Авіў
france:
Tel Aviv
germane:
Tel Aviv
japane:
テルアビブ
pole:
Tel Awiw
ruse:
Тель-Авив

administraj notoj