tedeum/o PIV1
tedeumo

- 1.
-
Danka himno kristana:
se jam ekzistus temploj de humaneco, oni nun devus kanti en ili tedeumojn
[1].
- 2.
-
Danka diservo kristana:
la preĝejo pleniĝis por dankaj tedeumoj, aŭ por preĝpetoj
en la jaroj de pesto, aŭ por nobelaj geedziĝoj kaj
entombigoj
[2].
1.
B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 20012.
L. Carandina, trad. A. De Salvo: La katedralo de Feraro, Espero Katolika, 1982:11
- france:
- te deum
- latine:
- Te Deum
- pole:
- Te Deum (Ciebie Boga wysławiamy)
- ruse:
- 1. Тебе Бога хвалим 2. благодарственный молебен
- ukraine:
- подячний гімн “Te Deum”