taŭtologi/o
taŭtologio
PV
Ŝajna rezono, konsistanta en la
nura ripeto de la sama ideo en alia formo:
taŭtologio estas […] simple dirite, „diri la saman aferon dufoje“
[1];
Parmenido estis dirinta ke nur la Esto estas, dum la ne-esto ne
estas, sed trans tiu taŭtologio li ne precizigis pri „kio estas la esto“, tiel ke fakte ne eblis ĝin koni
[2];
kontraste al taŭtologio, en kiu du sinonimoj aŭ kvazaŭ-sinonimoj
aperas gramatike samrangaj, en hendiadino iu vorto estas sence
subordigita, sed gramatike kunordigita kun alia
[3].
- angle:
- tautology
- beloruse:
- таўталёгія
- france:
- tautologie
- germane:
- Tautologie
- hungare:
- tautológia
- nederlande:
- tautologie
- pole:
- tautologia
- portugale:
- tautologia
- ruse:
- тавтология
- ukraine:
- тавтологія