tamarik/o PV , tamarisk/o MT

tamariko, tamarisko

BOT Genro el familio tamarikacoj (Tamarix), arbeto kun malgrandaj folietoj kaj floretoj, kreskanta en la mediteraneaj regionoj: riveraj arbaroj formitaj de blanka poplo, fraks[e]no, blanka saliko kaj komuna ulmo, krom[e] estas tamariko, rubuso, rozfrukto, klematido […] [1]; Abraham plantis tamariskon [2]; Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altaĵo [3]; ĉe Vergilio – Eklogo 4, verso 2: „Plaĉas ne ĉiujn arbustoj kaj ĉi tamarisk' humila” [4].

floranta branĉo de tamariko, Ceuta, Hispanujo
CC BY 3.0  [5]
beloruse:
тамарыск
ĉeĥe:
tamaryšek
france:
tamarix, tamaris
germane:
Tamariske
hungare:
tamariska, tamariszkusz
japane:
ギョリュウ
katalune:
tamariu
latinece:
Tamarix
nederlande:
tamarisk
pole:
tamaryszek
portugale:
tamargueira, tamariz
ruse:
гребенщик, тамариск, тамарикс
slovake:
tamariška
svede:
klådris
ukraine:
тамарикс, тамариск

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.