tajfun/o

tajfuno

MET Tropika ciklono, kirloventego estiĝanta super oceano: unu informas pri katastrofa tajfuno en Japanio, kiu detruegis domojn, kaŭzis inundegojn kaj mortigis plurdek homojn [1]; ĉu estas ankaŭ hazardo, ke ĉi-jare tutmonde estis aparte multaj ŝtormegoj, tempestoj, uraganoj kaj precipe tajfunoj, ciklonoj kaj tornadoj, do kirloŝtormoj? [2]; Monstraj manoj kirlas la vivmaron / Preparas abismojn sub la ondokrest' / Fora fulm' avertas la homaron / Pri nova tajfuno, pri sanga tempest' [3]. VD:tornado
1. Monato, Stefan Maul: Koincido
2. Monato, Stefan Maul: Koincido
3. Julio BAGHY: Kavaliroj de l' Tutmonda Paco, N-ro 61 en „La vagabondo kantas“ (1937)
angle:
typhoon
beloruse:
тайфун
ĉeĥe:
tajfun
france:
typhon
germane:
Taifun
hispane:
tifón (sobre el mar)
japane:
台風 [たいふう]
katalune:
tifó
pole:
tajfun
ruse:
тайфун, тропический циклон
slovake:
tajfún
taje:
ไต้ฝุ่น
ukraine:
тайфун

administraj notoj