ŝejk/o PIV1

ŝejko

Araba tribestro aŭ religia gvidanto: oni ofte opinias, ke sportaj sukcesoj nuntempe dependas de grandaj investoj fare de ŝejkoj kaj riĉaj estroj aŭ sponsoroj, sed foje, per motiveco kaj engaĝiĝo, futbalaj „davidoj” kun malgranda buĝeto sukcesas venki kontraŭ monhavaj „goljatoj” [1]; ŝejko Mohammed Abdullah […] estis barata islama politikisto de Kaŝmiro, li estis ĉefministro de la subŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro [2].
angle:
sheikh
beloruse:
шэйх
bulgare:
шейх
france:
sheikh
germane:
Scheich
itale:
sceicco
japane:
シャイフ
katalune:
xeic
perse:
شیخ
pole:
szejk
portugale:
xeque
ukraine:
шейх

administraj notoj