ŝamot/o PIV1
ŝamoto
- Pli aŭ malpli subtila dispremaĵo de kuirita argilo, kiun oni miksas kun kruda argilo antaŭ kuiro por ricevi materialon pli solidan, varmimunan ktp; fajrargilo: la koaksofornoj simile al altforno estas elmasonitaj per varmegorezista ŝamoto [1].
1.
Vikipedio,
koaksigejo, 2012-12-05
- angle:
- grog (clay)
- beloruse:
- шамот
- france:
- chamotte
- germane:
- Schamotte
- pole:
- szamot, glina szamotowa
- ruse:
- шамот
- ukraine:
- шамот, вогнетривка цегла