2subjektiv/a PV
subjektiva
- 1.
- Sentata, pensata, decidata de individuo, eventuale arbitre, laŭ propra plaĉo: efektive la subjektivaj simptomoj pleje estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de kronika kataro [1]; tiurilate lia subjektiva penso harmonie akordis kun la objektive formiĝantaj kondiĉoj [2]; ŝi estas partia, subjektiva [3]; ne temis pri subjektiva antaŭjuĝo, tion pruvis Lejla Gorazdo en la kvin unuaj minutoj da babilo [4]; estas bedaŭrinde ne publikigi la respondojn, ĉar, kiel ajn subjektivaj ili estas, ili povas interesi pli ol unuopulon [5]; miksi subjektivan juĝon kun objektiva priskribo [6]; perfekta objektiveco ne eblas, ĉar ĉiu homa verko iel tiel estas subjektiva [7]. neŭtrala, objektiva
- 2.
- (evitinde) Nur mensa, nur psika, subjekta.
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 18
4. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 5
5. Claude Piron: La bona lingvo, 1. Enkonduke
6. Claude Piron: La bona lingvo, 5. La Arto De Vortfarado
7. S. Maul: El verva vivo ĵurnalista, 2005
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 18
4. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 5
5. Claude Piron: La bona lingvo, 1. Enkonduke
6. Claude Piron: La bona lingvo, 5. La Arto De Vortfarado
7. S. Maul: El verva vivo ĵurnalista, 2005
- angle:
- 1. subjective
- beloruse:
- 1. суб'ектыўны 2. (чыста) разумовы
- bulgare:
- 1. субективен
- ĉeĥe:
- osobní, subjektivní, zaujatý
- ĉine:
- 1. 主觀 [zhǔguān], 主观 [zhǔguān]
- france:
- 1. subjectif
- germane:
- 1. subjektiv, einseitig, eingebildet
- hungare:
- 1. szubjektív, egyéni, magán-, egyoldalú, elfogult 2. szubjektív, alanyi
- japane:
- 主観的な [しゅかんてきな], 個人的な [こじんてきな], 主体的な [しゅたいてきな]
- nederlande:
- 1. subjectief, eenzijdig 2. als subject (ontr.)
- pole:
- subiektywny, podmiotowy
- ruse:
- субъективный
- slovake:
- osobný, subjektívny
- ukraine:
- суб’єктивний
subjektivismo
- Vidpunkto, kiu gravigas precipe la subjektivajn impresojn, sentadojn de homa menso, kontraste al pozitivismo: ĉiu homa scio estas priŝarĝita per subjektivismo, la mia ankaŭ [8]; la aktuala disvastiĝanta kontrasto pri la esenco de la ŝtata laikeco sin konstituas kiel formo de relativista subjektivismo, laŭ kiu ne ekzistas etika objektiva ordo, „natura“, kiel regulilo de la homa agado, sed nur la subjektiva volo de la individuoj [9].
8.
J. Zielonka:
Predikoj en Kromieĵiŝ 2002, [vidita en 2015]
9. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, 2006
9. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, 2006
- beloruse:
- суб’ектывізм
- ĉine:
- 主觀主義 [zhǔguānzhǔyì], 主观主义 [zhǔguānzhǔyì]
- france:
- subjectivisme
- germane:
- Subjektivismus
- japane:
- 主観主義 [しゅかんしゅぎ], 主観論 [しゅかんろん]
- pole:
- subiektywizm
- ukraine:
- суб’єктивізм