*strab/i UV

*strabi

(ntr)
1.
Nepovi, pro difekto de la okulaj muskoloj, direkti ambaŭ okulojn al sama celo: [ŝiaj] okuloj […] strabis nazen [1]; (figure) oni povas […] munti du kapojn en la saman pelvon, permesante la antenon strabi al du satelitoj samtempe [2].
2.
Streĉe aŭ sekrete rigardi: dum la viro strabis al ŝia pasporto, Marina kaŝe observis lin [3]; vi strabas eksteren dudek fojojn tage StU ; Alice malkontente strabis la okulojn al la loĝio Metrop ; [ili] pen-strabis por certiĝi, ke ili ne estis la celo de ŝia severa rigardo [4]; li ekstrabis, samtempe turnante la okulojn jen dekstren, jen maldekstren en turmenta serĉo, kaj lia rigardo fariĝis kvazaŭ blinda [5]. SIN:gvati1
3.
(figure) Rigardi deflanke, kun malica aŭ dezira, envia intenco: ŝiaj pupiloj strabis al la lito; [li] sopire strabis al la granda bildo, kiu pendis sur la kolo de Schnapper-Elle [6]; ŝiaj kolegoj nur strabas al ŝia strikta pulovero KrB ; ni lekis niajn fenditajn lipojn kaj esperplene strabis la vitrecan firmamenton, sed vane, dum semajnoj eĉ nubeto ne videblis [7].
1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 13
2. Monato, Radio, 95/04
3. La Ondo de Esperanto, Julian Modest: La glita kaj danĝera vojo, 2002, №3
4. Monato, Angela TELLIER: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
5. Monato, Espopore: 2018, No 02, p. 25: Feĉulo
6. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
7. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
angle:
1. squint 2. peer, squint 3. look askance
beloruse:
1. касавурыцца, касіцца, глядзець скоса, быць касавокім 2. касавурыцца, касіцца 3. глядзець скоса (перан.)
ĉeĥe:
šilhat
ĉine:
[miē], 眯 [mī], 瞇 [mī]
france:
1. loucher 3. fig.: loucher (en direction de)
germane:
1. schielen 2. linsen, spähen 3. (hin-)schielen
hispane:
1. ser estrábico, -a, ser bizco, -a
hungare:
1. kancsalít, bandzsít 3. ferdén néz
japane:
やぶにらみする, 横目で見る [よこめでみる]
nederlande:
1. loensen, scheel kijken 3. afgunstig terzijde kijken, boosaardig terzijde kijken
pole:
1. mieć zeza, zezować 3. zezować, patrzeć z ukosa, krzywo patrzeć
portugale:
1. vesguear, ser vesgo 3. olhar de soslaio
ruse:
1. косить (глазами), косоглазить
slovake:
škúliť
ukraine:
косити очима, дивитися скоса

straba

Kiu strabas: en ŝiaj malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato Marta ; Ivan refoje ĵetis al li straban rigardon kaj murmuretis tra la dentoj kelkajn rusajn vortojn [8]; (figure) dum mia tuta vivo mi aŭdis de vi neniun riproĉan vorton, mi vidis neniun straban (malican) rigardon [9].
angle:
squinting, looking different ways, cross-eyed
beloruse:
касавокі, касавуры
ĉeĥe:
šilhavý
france:
bigleux (adj.)
germane:
schielend
hispane:
estrábico, -a
hungare:
kancsal, bandzsa
japane:
やぶにらみの, 斜視の [しゃしの]
nederlande:
scheel
pole:
zezowaty
portugale:
estrábico
slovake:
škuľavý
ukraine:
косоокий, перен. косий

strabe

En straba maniero: [li] strabe ekrigardis la fremdulon [10]; (figure) [ili] rigardas strabe la riĉaĵojn de la temploj [11].
angle:
obliquely, askance
beloruse:
касавура, касавока
ĉeĥe:
po očku
germane:
schielend
hispane:
estrábicamente, de reojo (con malicia)
hungare:
ferdén
japane:
やぶにらみで, 横目で [よこめで], じろりと
nederlande:
scheel
pole:
zezując, z ukosa
portugale:
estrabicamente, de soslaio
slovake:
po očku
ukraine:
косо, скоса

strabismo

Stato, en kiu ambaŭ okuloj de persono ne povas samtempe rigardi unu saman punkton (ofte nur unu el la okuloj estas tute sana): diverĝa strabismo; konverĝa strabismo; paraliza strabismo konstanta strabismo
angle:
squint, strabismus
beloruse:
касавокасьць, страбізм
ĉeĥe:
strabizmus, šilhavost
france:
strabisme
germane:
Schielen, Strabismus
hispane:
estrabismo
hungare:
strabismus, kancsalság strabismus divergens, széttérő kancsalság strabismus convergens, összetérő kancslság strabismus paralyticus, bénulásos kancsalság
japane:
斜視 [しゃし]
nederlande:
strabisme, het scheel kijken
pole:
zez
portugale:
estrabismo
slovake:
škuľavosť
ukraine:
косоокість, страбізм

strabulo

Persono straba: „jes“, respondis strabulo, „sed li ne eskapos“ [12]; inter blinduloj reĝas strabuloj PrV .
12. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
angle:
cross-eyed person, strabismic person
beloruse:
касавокі (наз.), касавуры (наз.)
ĉeĥe:
šilhající čl.
france:
bigleux inter blinduloj reĝas ~uloj: Au royaume des aveugles les borgnes sont rois..
germane:
schielender (Mensch) inter blinduloj reĝas ~uloj: unter den Blinden ist der Einäugige König.
hispane:
bosojo, -a, virolo, -a, bizco, -a inter blinduloj reĝas ~uloj: En el país de los ciegos, el tuerto es el Rey.
hungare:
kancsal ember inter blinduloj reĝas ~uloj: vakok között félszemű a király.
japane:
斜視の人 [しゃしのじん]
nederlande:
schele, scheeloog inter blinduloj reĝas ~uloj: In het land der blinden is eenoog koning .
pole:
zezowaty, zezol (pot.)
portugale:
vesgo, estrábico
slovake:
škuláň
ukraine:
косоокий (у знач. ім.)

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.