stevi/o
stevio
- 1.
- Genro el la familio asteracoj (Stevia) komuna en suda Ameriko kun malgrandaj blankaj ĝis rozkoloraj kvinnombraj floretoj en umbelaj grapoloj: stevio […] havas 235 diversajn speciojn, la plej konata kaj ekonomie plej grava specio estas la Stevia rebaudiana, kiu estas disvastiĝinta en Azio kiel dolĉigaĵo [1].
- 2.
- Dolĉigilo el la folioj de la specio Stevia rebaudiana: mielon en receptoj eblas anstataŭigi per aliaj dolĉigiloj (sukero, stevio, ktp.) [3].
1.
Vikipedio, Stevio
2. Ethel Aardvark, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Stevia_rebaudiana_flowers.jpg
3. Veganismo, kaj bestaj produktoj
2. Ethel Aardvark, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Stevia_rebaudiana_flowers.jpg
3. Veganismo, kaj bestaj produktoj
- beloruse:
- стэвія
- germane:
- Stevia
- latinece:
- 1. Stevia
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.