spark/o

sparko

ELE Elektra fajrero: tiu praa fulmo, kies sparko antaŭ milionoj da jarcentoj sur la Tero unuafoje ligis simplajn karbonajn kombinaĵojn en pli komplikajn molekulojn [1]; elektra sparko trakuris el mia brako en ŝian brakon [2]; oni povis produkti radioondojn per sparkomalŝargiĝo, tio ne estis konvena por radiofonio, sed Morsa aparato povis sendi la signojn per sparko en foran distancon [3]; (figure) neniam antaŭe li vidis tiajn okulojn […] en ili ludis diverskoloraj briloj, similaj al etaj sparkoj [4]; (figure) el unu okulo […] en la alian, kiam li eksilentis, transflugis akra sparko de plezuro [5]; (figure) tiom longe kiom ekzistas, en ilia menso, la plej eta sparko da espero […] nenia loga promeso igos ilin rezigni je tiu espero [6].
1. Ivan Efremov, trad. Jurij Finkel: La nebulozo de Andromedo
2. esperanto.org
3. Vikipedio, Telegrafo
4. Monato, Julian Modest: Mi luigas miajn okulojn
5. Aleksandro Grin, trad. Jurij Finkel: Kuranta sur ondoj
6. Albin Michel, trad. Dominique Vidal: La palestinanoj sieĝataj
beloruse:
іскра (электрычная)
ĉeĥe:
elektrická jiskra
ĉine:
火光 [huǒguāng], 火花 [huǒhuā]
france:
arc électrique
germane:
Funke
hungare:
szikra (elektromos)
japane:
スパーク, 電気火花 [でんきひばな]
nederlande:
vonk
pole:
iskra elektryczna
ruse:
искра (электрическая), искровой разряд
slovake:
iskra elektrická
ukraine:
іскра

sparkilo

ELETEK Tiu organo de eksplodmotoro kun elektra eksplodigilo, kiu produktas interne de la cilindro la sparkon, eksplodigantan la gasmiksaĵon: la miksaĵo estas enigata en cilindron, premata, kaj poste ekbruligata helpe de sparko, aperanta inter elektrodoj de sparkilo [7]; mi devis halti, ĉar mia veturilo postulis purigon de la sparkilo [8].
ĉeĥe:
svíčka motoru
ĉine:
火咀 [huǒjǔ], 火嘴 [huǒzuǐ], 火星塞 [huǒxīngsāi]
france:
bougie (d'allumage)
germane:
Zündkerze
japane:
点火プラグ [てんかプラグ], 点火装置 [てんかそうち]
pole:
świeca zapłonowa, iskrownik
slovake:
sviečka motora
ukraine:
розрядник, запальна свічка

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.