smirg/o Z PV

smirgo

MINTEK Nepura korundo miksita kun kvarco kaj aliaj mineraloj kaj kies pulvoro estas uzata por glatigi aŭ poluri metalojn, aŭ malpoluri la vitron: smirgo estas nigra aŭ malhel-griza ŝtono […] el fajnaj kristaloj de korundo kaj spinelo miksitaj kun magnetito aŭ hematito, oni elfosas ĝin precipe en Turkio [1]; smirga papero estas peco da papero kun surgluita smirgopulvoro [2].
peco de neprilaborita smirgo el Naxos
CC BY-SA 3.0  [3]
angle:
emery
beloruse:
наждак
ĉeĥe:
smirek
ĉine:
金刚砂 [jīngāngshā], 金剛砂 [jīngāngshā], 刚玉砂 [gāngyùshā], 剛玉砂 [gāngyùshā]
france:
émeri
germane:
Schmirgel
hungare:
smirgel
japane:
エメリー, 鑽鉄 [さんてつ], 金剛砂 [こんごうしゃ]
nederlande:
amaril
perse:
سنباده
pole:
szmergiel, ścierniwo
ruse:
наждак
slovake:
šmirgeľ
ukraine:
наждак

smirgi

(tr)
Poluri, glatigi aŭ malpoluri per smirgo.
angle:
grind with emery, polish with emery, rub with emery
ĉeĥe:
brousit smirkem, leštit smirkem, smirkovat
france:
abraser
germane:
schmirgeln
hungare:
csiszol (smirglivel), smirgliz
japane:
金剛砂で磨く [こんごうすなでみがく]
nederlande:
gladschuren
perse:
سنباده زدن
pole:
polerować szmerglem
ruse:
зачищать наждаком
slovake:
šmirgľovať
ukraine:
чистити, полірувати наждаком

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.