slojd/o
slojdo
↝ 
Metia manlaboro,
enkondukita 1865 de Uno Cygnaeus en Finlando
kaj poste transprenita en lernejoj de multaj landoj kun la celo ĝenerale
eduki la kapablon kaj personecon de lernantoj:
multaj finnoj faras nestokestojn por birdoj dum siaj lernejaj slojdolecionoj
[1];
(pli vastasence)
se oni nur laboras kaj spektas televidon, eblas deprimiĝi kaj
malsaniĝi, manlaboraĵoj kaj slojdo kuracas, ofte tamen en
la loĝejo mankas spaco kaj iloj
[2].
- angle:
- sloyd
- beloruse:
- праца (прадмет у
школе)
- ĉeĥe:
- školní roční práce
- france:
- sloyd
- germane:
- Werken, Werkunterricht
- hispane:
- trabajo escolar (con tijeras, cartulina, pegamento,
tela, ...)
- hungare:
- politechnika (iskolai)
- nederlande:
- slöjd, handenarbeid
- ruse:
- труд (школьный
предмет)
- slovake:
- ročná práca (polytechnická)
- svede:
- slöjd