sklerot/o PIV1
skleroto
- 1.
-
Tradaŭra grajneca formo ĉe kelkaj fungoj:
la skleroto (de ergotfungo) bezonas malvarmajn temperaturojn dum
pluraj semajnoj por ĝermi
[1].
- 2.
-
Sklero:
la skleroto […] estas, en sia antaŭa
parto, en kontinueco kun la korneo
[2].
Rim.:
Laŭ la 15a regulo de Fundamento de Esperanto oni supozeble preferu la originan formon „sklero“,
registritan en PVEF kaj PV.
[Wolfram Diestel]
- beloruse:
- 1. склероцый 2. склера, цьвердавіца
- ĉeĥe:
- 2. oční bělima, skléra
- ĉine:
- 2. 巩膜 [gǒngmó], 鞏膜 [gǒngmó]
- france:
- 2. sclère, sclérotique
- germane:
- 1. Sklerotium 2. Sclera, Lederhaut (Auge)
- pole:
- 1. sklerota
- slovake:
- 2. skléra
- ukraine:
- 2. склера, білкова оболонка
ока, склероцій