10skandinav/o PIV1

10skandinavo

Ano de iu el la popoloj ekloĝintaj en Skandinavujo: vortaro latina-germana estus la plej internacia Angloj, Francoj, […] Skandinavoj kaj eĉ Slavoj konus ĝiajn elementojn [1]; ekde la tempo de la koloniado de Islando fare de norvegoj en la 9a jarcento, la destino de la skandinavoj kaj la keltoj (precipe la gaeloj) estis en intima rilato [2]; oni pli kaj pli volonte preferis elekti skandinavojn aŭ aliajn neŭtralulojn por malfacilaj postenoj [3]; laŭ Faarlund, la angla, kian ni konas hodiaŭ, estas tamen rekta ido ne de la praangla, sed de la lingvo parolata de la skandinavoj, kiuj ekloĝis sur la britaj insuloj [4].
1. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
2. Monato, Garbhan MACAOIDH: Leĝoj landon prosperigas, 2004
3. Edmond Privat: Federala Sperto, Tria Parto: Ligo De Nacioj
4. O. Prytz: Ĉu la angla ne devenas de la praangla?, Monato, 2014:7, p. 16a
beloruse:
скандынаў
france:
scandinave
germane:
Skandinavier
japane:
スカンジナビア人 [スカンジナビアじん]
pole:
Skandynaw
portugale:
escandinavo
ukraine:
скандинав(ець)

10skandinava

Rilata al skandinavoj, al Skandinavujo: li rigardis la trian leonon kaj rememoris Margareton, kiu unuigis la Skandinavajn regnojn sub unu sceptro [5]; Svislando ne sekvis plene la skandinavajn landojn en ilia socia progreso [6]; [mi] blasfemis laŭ ĉiuj skandinavaj manieroj [7]; sur la kajo de la marhaveno Lerwick, ĉefurbo de la ŝetlandaj insuloj, staras granda ŝildo, kiu bonvenigas ŝipojn al tiu antaŭe skandinava arkipelago [8]; la skandinava kruco estas priskribita kiel kristana kruco vertikaligita, kun la plej granda krucero (trabo) iranta dekstren [9].
beloruse:
скандынаўскі
germane:
skandinavisch

10Skandinavujo

GEOG Nordokcidenta kontinenta parto de Eŭropo en moderna epoko konsistanta el Norvegujo, Svedujo, Danujo; Skandinavio: malgrandaj garnizonoj, ekzemple en Svisujo aŭ Skandinavujo [10]; skandinavujo origine havis fortan farmistan tradicion [11].
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. L. Kolbe, trad. M. Rauhamaa: Hejmo, familio kaj bonfartŝtato -- eŭropaj realigoj, [1994?]
beloruse:
Скандынавія
ĉine:
斯堪地納維亞 [Sīkāndìnàwéiyà], 斯堪地纳维亚 [Sīkāndìnàwéiyà]
france:
Scandinavie
germane:
Skandinavien
pole:
Skandynawia
portugale:
Escandinávia

administraj notoj