sigm/o
sigmo
-
La 18a litero de la greka alfabeto (Σ, σ, ς):
ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene
Esperantigi
kun O-finaĵoj, ekz.: [...] roto, sigmo, taŭo,
[...]
[1].
Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „sigma“, do aliradika.Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [2] [3] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [4], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon sigmao. [Alano Gerardo]
1.
B. Wennergren: Grekaj
literoj en PMEG §19
2. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
3. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §43
4. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3
2. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
3. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §43
4. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3
- angle:
- sigma
- beloruse:
- сыгма (літара)
- ĉine:
- 西格馬 [xīgémǎ], 西格马 [xīgémǎ]
- france:
- sigma
- nederlande:
- sigma
- norvege:
- sigma
- pole:
- sigma
- ukraine:
- сигма (грецька буква Σ,σ,ς)