seroz/o PIV1

serozo

ANA Membrano, kiu tegas korpan kavaĵon: perikardo, peritoneo, pleŭro: pleŭro estas serozo, kiu tegas la internon de la torako [1].
1. Vikipedio, pleŭro, 2013-03-09
angle:
 serous membrane
beloruse:
 сэрозная абалонка
ĉeĥe:
 sliznice
france:
 membrane séreuse, séreuse (subst.)
slovake:
 sliznica
ukraine:
 серозна оболонка

serozaĵo

FIZL Sero-simila korpa fluaĵo, kiun produktas serozoj: serozaĵo akumuliĝis en la genuo pro inflamo ĉe la menisko [2].
2. Vastalto: Genuo doloras, Akvosfero, 2007-08-16
beloruse:
 сэрознае выдзяленьне
france:
 sérosité

administraj notoj