*Septembr/o, septembr/o

*Septembro, septembro

KAL Naŭa monato de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro, inter Aŭgusto kaj Oktobro: la dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, […] Aŭgusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro DL ; la 25-an de Septembro FK ; estis fino de Septembro, estis dimanĉo kaj suna vetero [1]; estis bela stelluma nokto, la aero ankoraŭ varma kaj milda, ĉar tiam estis ankoraŭ septembro [2]; de junio ĝis la fino de septembro, Nilo leviĝas kaj superverŝas preskaŭ la tutan Egipton [3].
VD:Januaro, Rim.
afrikanse:
September
angle:
September
beloruse:
верасень
bretone:
Gwengolo
bulgare:
септември
ĉeĥe:
září
france:
septembre
germane:
September
hebree:
ספטמבר
hispane:
septiembre, setiembre
hungare:
szeptember
ide:
septembro
indonezie:
September
itale:
settembre
japane:
九月 [くがつ]
loĵbane:
sozma'i, xlima'i
nederlande:
september
okcidentfrise:
septimber
pole:
wrzesień
portugale:
setembro
rumane:
septembrie
ruse:
сентябрь
slovake:
september
svede:
september
tibete:
ཟླ་བ་དགུ་པ་
tokipone:
tenpo mun nanpa luka tu tu
turke:
eylül
volapuke:
setul

septembra

Okazanta en Septembro, rilata al Septembro: en iu trankvila septembra tago [4]; septembra akceptovizito de nova kroata ambasadoro [5]; leginte en la aŭgusta-septembra numero [6]; atendi la rezultojn de la septembra rikolto [7].
beloruse:
верасьнёвы
ide:
septembrala
japane:
九月の [くがつの]
volapuke:
setulik

administraj notoj