sbir/o PIV1

sbiro

(malofte)
Kruda, malalta policano aŭ gardisto, kiu komisie plenumas perfortojn: tiu povus esti […] la plej supera polica komisaro mem kun ĝendarmoj, policistoj kaj sbiroj RabistFab . Karolina elŝiriĝis el manoj de la sbiro, ŝi perdis palton, pli poste galoŝojn [1]; (figure) kiel efika, obeema sbiro, rilate min [li] pruvis sin intelekte malhonesta [2]. VD:lakeo
1. Henryk Bejda, trad. Stanisław Smigielski: Digno De Pola Knabino, Dio Benu numero 97-1/2015, Mortigaj batoj
2. Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro, dec. 9, 2007
ĉeĥe:
biřic, dráb, pochop
ĉine:
打手 [dǎshou]
france:
homme de main, sbire
germane:
Handlanger, Scherge, Büttel
itale:
sbirro
pole:
zbir, oprawca
slovake:
dráb, pochop

administraj notoj