*sambuk/o

*sambuko

BOT Komuna arbeto de mezvarmaj landoj; la floroj de la nigra speco estas uzataj por ŝvitiga tizano, el la nigraj beroj oni faras sukon aŭ supon; genro el familio kaprifoliacoj (Sambucus): branĉeto de sambuko ricevis radikojn, elkreskigis verdajn trunkidojn kaj fariĝis iom post iom tiu granda arbo [1]; grandaj arboj ne troviĝas tie, sed estas kelkaj malaltaj sambukoj [2]; floranta sambuko [3]; mi sidis […] sub larĝa sambuko [4].
beraro de nigra sambuko (Sambucus nigra)
CC-BY-SA-3.0  [5]
floraroj de sambuko
CC BY-SA 2.0 de  [6]
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
2. Garbhan MacAoidh: Mistera insulo Ailsa Craig, Monato, 2004/07, p. 22
3. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015/01, p. 22
4. Ivan Turgenev, trad. A. Korĵenkov k.a.: La unua amo, Jekaterinburg: Sezonoj, 1993
5. Krzysztof P. Jasiutowicz: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Sambucus_nigra_fruit_kpjas_26082005_1.jpg
6. Viola sonans, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Holunder.jpg
angle:
sambucus, elder, elderberry
beloruse:
бузіна
bulgare:
бъз
ĉeĥe:
bez
ĉine:
接骨木 [jiēgǔmù]
france:
sureau
germane:
Holunder
hungare:
bodza nigra ~o: fekete bodza, gyepűbodza.
itale:
sambuco (genere) nigra ~o: sambuco (pianta).
japane:
ニワトコ
latinece:
Sambucus nigra ~o: Sambucus nigra.
nederlande:
vlier
pole:
bez dziki
ruse:
бузина (род)
slovake:
baza
ukraine:
бузина

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.