9saksofon/o PV

9saksofono

MUZ
Kupra blovinstrumento kun klapoj: li scipovas ludi ankaŭ germanan kaj rusan tirharmonikojn, bandonion, koncertinon, saksofonon, flutetojn [1]; la disko Civilizacio enhavas junularan rokmuzikon, en tre klara Esperanto, akompanatan de perkutiloj, gitaro, piano, orgeno, saksofono [2]; ĉi tiu dika tipo / Kun kolumo el karton' / Estas ido de l' polipo / Kaj de ina saksofon' [3].
1. Monato, Laimius Stražnickas: La segilo sonas!
2. Monato, pp/cs: Tiel ili protestas
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
angle:
saxophone
beloruse:
саксафон
bulgare:
саксофон
ĉine:
萨克管 [sàkèguǎn], 薩克管 [sàkèguǎn], 萨克斯 [sàkèsī], 薩克斯 [sàkèsī], 萨克斯管 [sàkèsīguǎn], 薩克斯管 [sàkèsīguǎn], 萨克斯风 [sàkèsīfēng], 薩克斯風 [sàkèsīfēng]
france:
saxophone
germane:
Saxophon
hispane:
saxofón, saxófono, saxo (abrev.)
hungare:
szakszofon
indonezie:
saksofon
itale:
sax, sassofono, saxofono
japane:
サクソフォーン, サックス
nederlande:
sax, saxofoon
pole:
saksofon
portugale:
saxofone
ruse:
саксофон
ukraine:
саксофон

administraj notoj