sakral/a PIV2

sakrala

(neologismo) (malofte)
Sakramenta, sankta1, konsekrita1.b: ĉu poezio estu sakrala aŭ ne [1]? Slovakio havas 61 lignajn sakralajn konstruaĵojn: 44 grekkatolikajn kaj ortodoksajn templojn, 11 romkatolikajn preĝejojn kaj ses evangeliajn artikolajn preĝejojn [2].
Rim.: Tiu neologismo ŝajnas superflua balasto, ĉar ĝia signifokampo jam estas plene kovrita de la oficialaj „sankta“, „sakramenta“ kaj „konsekrita“. [Wolfram Diestel.]
1. Monato, Gerrit Berveling: Li instruis la flandrojn legi poezion, 2012
2. Monato, Julius Hauser: Beleco sakrala, 2013
angle:
sacred
beloruse:
сакральны
ĉine:
[shèng], 聖 [shèng], 神圣不可侵犯 [shénshèngbùkěqīnfàn], 神聖不可侵犯 [shénshèngbùkěqīnfàn], 神圣 [shénshèng], 神聖 [shénshèng]
france:
sacré
germane:
sakral
pole:
sakralny

administraj notoj