rusul/o NePiv

rusulo

BOT Lamena fungo kun kolora ĉapelo, blanka ŝtipo, de kiu kelkaj specioj estas manĝeblaj; genro el familio rusulacoj (Russula): „Esperantlingva nomenklaturo de la fungogenro rusulo“ [1]; rusuloj kun blua aŭ roza koloro [2].
Rim.: Alia esperantigo: rusolo.
1. J. Kavka: Esperantlingva nomenklaturo de la fungogenro rusulo, Scienca Revuo, 1987, numero 1a
2. A. Baranauskas, trad. P. Čeliauskas: La Arbaro de Anykščiai, Ryto varpas, 2003
beloruse:
сыраежка
ĉeĥe:
holubinka
france:
russule
germane:
Täubling
itale:
rossola
katalune:
cualba, rússula
latinece:
Russula
pole:
gołąbek (grzyb)
slovake:
plávka
ukraine:
сироїжка

administraj notoj