Roterdam/o PIV1

Roterdamo

GEOG Urbo en la nederlanda provinco Sud-Holando, c. 60 km sudokcidente de Amsterdamo: la biblioteko Hector Hodler ĉe UEA en Roterdamo [havas] ĉirkaŭ 10 000 erojn, el kiuj minimume 3 500 estas nedubeble libroj en esperanto [1]; se tiu Centra Oficejo en Roterdamo interesas vin, vi povas veni al la malferma tago [2]; mia kara, vi ne estas en Roterdamo, sed en Hago [3]; Roterdamo estas ĉarma urbo, se oni havas monon [4]; la Roterdama Internacia Filmfestivalo estas la due plej vizitata tia evento post tiu de Berlino [5].
1. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, La amplekso de la esperanta literaturo
2. Monato, Stefan Maul: Sigloj, 2006
3. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 5
5. Monato, Film-Arto: Emocia "duŝo", tremiga "mago"
angle:
Rotterdam
beloruse:
Ратэрдам
france:
Rotterdam
germane:
Rotterdam
greke:
Ρόττερνταμ
hungare:
Rotterdam
japane:
ロッテルダム
nederlande:
Rotterdam
pole:
Rotterdam
portugale:
Rotterdam, Roterdã, Roterdão
ruse:
Роттердам
ukraine:
Роттердам

administraj notoj