rot/o PMEG

roto

LIN La 17a litero de la greka alfabeto (Ρ, ρ): ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: [...] pio, roto, sigmo, [...] [1]; en la historia fonetiko, rotismo (el la nomo roto de la greka litero ρ, responda al nia r) estas ŝanĝo de iu fonemo al r [2].
Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „rota“, do aliradika.
Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [3] [4] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per „a“, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [5], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon rotao. [Alano Gerardo]
Rim.: Roto estas ankaŭ grupo da soldatoj ks.
angle:
Rho rho
france:
rhô
japane:
中隊 [ちゅうたい], 一隊 [いったい], 一群 [いちぐん]
nederlande:
rho
norvege:
rho
pole:
rho
ukraine:
рота

administraj notoj