romboid/o
romboido
MatVort
-
Paralelogramo, precipe se
temas nek pri ortangulo, nek pri
rombo:
rombo estas tiu kiu estas egallatera tamen ne rektangula, romboido estas tiu kiu
havas la kontraŭaj[n] anguloj[n] kaj lateroj[n] reciproke
egalaj,
[sed] ne estas egallatera nek rektangula
[1].
Rim.:
La termino devenas de Eŭklido
(Unua libro, difino 22), kaj eble tial oni pie konservis ĝin
apud „paralelogramo“, kvankam la eventuala sencnuanco
tion ne pravigas. Ja la eŭklida sistemo estas ekskluziviga
(ortangulo aŭ rombo ne rajtas esti kvadrato, paralelogramo
ne rajtas esti rombo, ktp), dum nia estas inkluziviga (kvadrato
estas speco de rombo kaj de ortangulo, rombo estas speco de
paralelogramo ktp, kiel montras la ilustraĵo pri
kvarlateroj).
- angle:
- rhomboid
- beloruse:
- рамбоід
- ĉeĥe:
- kosodélník, romboid
- france:
- rhomboïde
- germane:
- Rhomboid
- hispane:
- romboide
- hungare:
- romboid
- katalune:
- romboide
- nederlande:
- romboïde, parallellogram
- pole:
- romboid, deltoid
- portugale:
- paralelogramo, rombóide
- rumane:
- romboid
- ruse:
- ромбоид
- slovake:
- kosodĺžnik, romboid