10romanĉ/o

10romanĉo

Ano de gento tradicie loĝanta en Grizono kaj parolanta apartan latinidan lingvon: por la Romanĉoj ekzistas lingvo familia, vilaĝa, preĝeja, lerneja, radia, revua (la romanĉa), kaj lingvo ĵurnala, politika, ŝtata, scienca, fremdulkontakta (la germana) [1].
angle:
romansh
france:
romanche
germane:
Rätoronmane, Bündnerromane
itale:
reto

10romanĉa

Rilata al romanĉoj, ties lingvo kaj tradicio: tri oficialaj svisaj lingvoj ne utilis al ni, kaj pri la kvara – la romanĉa – mi ne demandis, ĉar eĉ unu vorton mi ne scias el tiu [2]; kvankam tri kvaronoj de la tuta loĝantaro parolas germanajn dialektojn kaj skribas germane, la franclingvaj kantonoj restas plene franckulturaj, kaj same Tiĉino restas itallingva kaj Grizono parte romanĉa [3].
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 43. Nia Diligenta Kolegaro.
3. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto 
germane:
rätoromanisch, bünderromanisch, alpenromanisch

10Romanĉujo

Regiono, en kiu tradicie loĝis romanĉoj.
itale:
Rezia
latine:
Raetia

administraj notoj

R~ujo : Mankas dua fontindiko.
R~ujo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.