rikiŝ/o PV

rikiŝo

TRA Sudazia veturilo tirata per homa forto: ili tiras rikiŝojn kaj portas pezajn ŝarĝojn [1].
1. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
angle:
ricksha, rickshaw, jinricksha, jinrikisha
beloruse:
рыкша (транспартны сродак)
bulgare:
рикша
ĉine:
人力車 [rénlìchē], 人力车 [rénlìchē], 黃包車 [huángbāochē], 黄包车 [huángbāochē], 洋車 [yángchē], 洋车 [yángchē]
france:
pousse-pousse, rickshaw
germane:
Rikscha
hungare:
riksa
japane:
人力車 [じんりきしゃ]
nederlande:
riksja
perse:
ریکشا
pole:
ryksza
portugale:
jinriquixá, riquixá
rumane:
ricșă
ruse:
рикша
ukraine:
рикша

rikiŝisto

TRA Homo kiu profesie tiras rikiŝon: la rikiŝisto ... staras sur la plej malalta ŝtupo de la socio, suferante la batojn de ĉiuj homoj [2].
2. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
beloruse:
рыкша (чалавек)
ĉine:
人力車夫 [rénlìchēfū], 人力车夫 [rénlìchēfū]
france:
tireur de pousse-pousse
pole:
rykszarz
rumane:
șofer de ricșă

administraj notoj