relikv/o PV

relikvo

1.
REL Restaĵo el korpo de mortinta sanktulo, aŭ eventuale alia intima postlasaĵo de li: lia ceremonia vesto troviĝas inter la relikvoj de la templo de Amon [1].
2.
BIO Relikto: la torfejo estas la rifuĝejo de multaj insektoj, interalie de kvar specioj de libeloj, kiuj ja estas glaciepokaj relikvoj [2].
3.
(figure) Respektinda restaĵo el io.
angle:
relic
beloruse:
рэліквія, мошчы
ĉeĥe:
cenné památky, ostatky, pozůstatky, relikvie
france:
relique
germane:
Reliquie
hispane:
reliquia
hungare:
ereklye, relikvia
katalune:
relíquia
nederlande:
relikwie
ruse:
реликвия 1. мощи
slovake:
drahocenné pamiatky, relikvie, telesné ostatky

relikvujo

BELAREL Artisme ornamita kesto por enteni relikvojn.
angle:
reliquary, casket, shrine
beloruse:
рэліквар, рэлікварый
ĉeĥe:
relikviář
france:
reliquaire
germane:
Reliquiar
hispane:
relicario
hungare:
ereklyetartó, relikviárium
katalune:
reliquiari
nederlande:
relikwieschrijn
slovake:
relikviár, schránka na relikvie

administraj notoj

~ujo: Mankas dua fontindiko.
~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.