rekvizit/o PIV1

rekvizito

KINTEA Objekto uzata en sceno teatra, filma...: (figure) dika kuiristino komencis elportadi el la domo ... kofrojn, valizojn, skatolojn, tukojn kaj entute ĉiujn eblajn rekvizitojn por la vojaĝo [1]; ĝi ne estis el plasto, falsa rekvizito de aktoroj [2].
1. J. Arbes, trad. J. Grňa: El la Vivo de Mozart, Rakontoj, eld. F. Boháček, 1908
2. S. Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Edistudio, 1984
angle:
prop
beloruse:
рэквізыт
ĉeĥe:
rekvizita
ĉine:
道具 [dàojù], 切末 [qièmo], 必要物品 [bìyàowùpǐn], 需要品 [xūyàopǐn], 非要不可 [fēiyàobukě]
france:
accessoire de théâtre
germane:
Requisite
hungare:
(színházi) kellék
itale:
attrezzeria (sing.)
katalune:
(objecte d') attrezzo
nederlande:
rekwisiet, attribuut
pole:
rekwizyt (teatr.)
rumane:
recuzită
slovake:
rekvizita
ukraine:
реквізит

rekvizitisto

KINTEA Preparanto, provizanto de rekvizitoj: du rekvizitistoj portas sur la scenejon pordkadron kun silka kurteno [3]
3. Zhang Shuang: La ĉina teatro en Usono, 2003-11
beloruse:
рэквізытар
france:
accessoiriste
germane:
Requisiteur
hungare:
kellékes
itale:
attrezzista (teatro)
katalune:
attrezzista
nederlande:
rekwisiteur
pole:
rekwizytor
rumane:
recvizitorul
ukraine:
реквізитор

administraj notoj