Rejms/o [1], Remso GDEF

Rejmso, Remso

GEOG
Urbo en nordorienta Francio, la historia ĉefurbo de Ĉampanjo, en kiu iam okazadis kronado de francaj reĝoj: Gesinjoroj Prudhomme, el Rejmso [2]; [knabeto] portis orkruĉon da akvo plej pura // De Rejmso, — pli pura ol akvo Namura [3]; pasiiĝintaj homoj daŭrigas la laboron en Romo, Barcelono kaj Remso [4].
2. John Merchant: Tri Angloj Alilande, BEA:Londono, 1936. Ĉap. 7ª
3. R.H. Barham, tr. J.W. Eggleton: La Monedo de Rejmso, The British Esperantist, N-ro 42, Junio (1908). P.106
4. Françoise Ploquin : Familispirito, Le Monde diplomatique' en Esperanto
beloruse:
Рэймс
france:
Reims
germane:
Reims
japane:
ランス
pole:
Reims
rumane:
Reims
ruse:
Реймс
ukraine:
Реймс

Rejmsa

GEOG
Rilata al Rejmso: dum sia kronado la francaj reĝoj ĵuris sur Rejmsa evangelio, atribuata al sankta Hieronimo el Stridono [5].
5. Sergio Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999, № 1
beloruse:
рэймскі
pole:
z Reims
ruse:
реймсский
1. Tr. E.Noël: Rolandkanto, Paris, 1906

administraj notoj