ratif/i PV , ratifik/i PIV1 ratifikaci/i (arkaismo)

ratifi, ratifiki, ratifikacii

JUR Konfirmi interŝtatan kontrakton, subskribitan nome de la ŝtato de ŝtataj rajtigitoj: en multaj landoj la interkonsentojn ratifas la parlamento; la menciitaj konvencioj estas kaj morale kaj jure devigaj por ĉiuj ŝtatoj, kiuj subskribis kaj ratifikis ilin [1].
1. I. Lapenna: Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco, Horizonto, 1977:8
angle:
ratify
beloruse:
ратыфікаваць
ĉeĥe:
ratifikovat
france:
ratifier
germane:
ratifizieren
hispane:
ratificar
hungare:
ratifikál, jóváhagy
katalune:
ratificar
nederlande:
ratificeren
pole:
ratyfikować, zatwierdzać
portugale:
ratificar
ruse:
ратифицировать
slovake:
ratifikovať

ratifo, ratifiko, ratifikacio

JUR Oficiala konfirmo de interŝtata kontrakto: tiu ĉi Protokolo estas submetita al ratifo de ĉiu ŝtato [2]; li rapide alproprigis al si la regon kaj baldaŭ ricevis la ratifikon de la konsilantaro de ulemoj […] de la urbo [3]; montriĝis vantaj la lastaj esperoj de bohemaj ekzilitoj je politika helpo, post ratifikacio de la interkonsentoj de paco Westfala en Nürenberg [4].
2. trad. vl: UN-Protokolo pri mortpuno, MAS, [2007?]
3. J. Bousac, trad. M. Leon: Afganio vidate de Herato, le Monde diplomatique, 2003-12
4. J. Novák, trad. Rondeto de esperantistinoj: Jan Amos Komenský, 1921
angle:
ratification
ĉeĥe:
konečné schválení, ratifikace
france:
ratification
germane:
Ratifizierung
pole:
ratyfikacja
slovake:
ratifikácia

administraj notoj