rakled/o PIV2
rakledo
- Alpa fromaĝo, kies surfacon oni forskrapas post aŭ antaŭ rostado; manĝo inkluzivanta tiun fromaĝon, t.e. rakledaĵo: la fonduo […] kune kun rakledo kaj roŝtio […] apartenas al la tri identigaj svisaj naciaj menuoj [1]; tradicia rakledo-vespero de la Esperanto-Klubo Wil [2].
1.
Fonduo - Wikiwand
2. Rigardo al la Svisa Esperanto-kalendaro, Decembro 2016, Komuna inform-bulteno de Esperanto-Societo Basel Mulhouse-Esperanto
2. Rigardo al la Svisa Esperanto-kalendaro, Decembro 2016, Komuna inform-bulteno de Esperanto-Societo Basel Mulhouse-Esperanto
- beloruse:
- раклет
- ĉine:
- 烤乳酪 [kǎorǔlào]
- france:
- raclette
- germane:
- Raclette