*pulv/o
*pulvo
-
Eksplodema pulvoro uzata
por akceli pafaĵon:
unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon
[1];
blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj
[2];
tondris la kanonoj, […] la ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo
[3];
oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo
[4];
li pulvon ne elpensis
(ne estas inteligenta)
PrV
;
eksplodema kiel pulvo
PrV
.
eksplodaĵo, dinamito
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
- angle:
- gunpowder
- beloruse:
- порах
- ĉeĥe:
- střelný prach
- ĉine:
- 火药 [huǒyào], 火藥 [huǒyào]
- france:
- poudre (explosive)
- germane:
- Schießpulver
- hispane:
- pólvora
- hungare:
- lőpor
- japane:
- 火薬 [かやく]
- katalune:
- pólvora
- nederlande:
- kruit, buskruit
- perse:
- باروت
- pole:
- proch czarny
- portugale:
- pólvora
- rumane:
- praf de pușcă
- ruse:
- порох
- slovake:
- pušný prach
- ukraine:
- порох