protez/o SPV

protezo

MEDTEK Artefarita peco destinita anstataŭi naturan organon aŭ korpoparton: denta protezo, krura protezo; se vi trapikas vian koron mem, vi ricevas motoran korprotezon [1].
1. Sándor Szathmári: Honorigo
angle:
 prosthesis, prosthetics
beloruse:
 пратэз
ĉeĥe:
 protéza, umělý úd
france:
 prothèse
germane:
 Prothese
hungare:
 protézis
katalune:
 pròtesi
nederlande:
 prothese
perse:
 عضو مصنوعی، پروتِز
portugale:
 prótese (med.)
ruse:
 протез
slovake:
 protéza, umelá náhrada (zubov, končatín)
ukraine:
 протез

protezi

(tr)
MEDTEK
Fari kaj instali protezon: Sed kio pri ... tio kiel oni protezis viajn dentojn en Parizo ...? [2]; helpe de tiuj ŝtataj institucioj oni sukcesis protezi sociajn ligojn, disfalantajn sub premo de bonstato [3].
2. Dostojevskij, tr. A. Korĵenkov: Iom pri la mensogado, La Ondo de Esperanto, 2000. №11 (73)
3. S. Lem, tr. J. Finkel: Surloka esploro
beloruse:
 пратэзаваць
ĉeĥe:
 vložit protézu, vyrobit protézu
katalune:
 implantar, posar una pròtesi
nederlande:
 een prothese aanbrengen
ruse:
 протезировать
slovake:
 vložiť protézu, vyrobiť protézu

protezisto

MEDTEK
Fakulo kiu faras kaj instalas protezojn.
angle:
 prosthetist, prostheticist
beloruse:
 пратэзыст
katalune:
 protètic, protetista
nederlande:
 prothesemaker
ruse:
 протезист

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.