polimeraz/o
polimerazo

- Enzimo, kiu katalizas la formadon de polimero, kaj aparte DNA aŭ RNA: en ĉeesto de la enzimo RNA-polimerazo nukleotidoj […] formas komplementan ĉenon de mRNA per la parigo de taŭgaj bazaj unuoj kun tiuj de DNA [1]; evidentigo de sars-koronviruso aŭ ĝia ribonukleata acido (RNA) helpe de polimeraza ĉena reakcio [2]; la ofteco de eraroj estas tre malalta — po 1 eraro en 10 –100 milionoj da nukleotidoj — pro la kontrollega kapablo de DNA-polimerazoj [3].
- angle:
- polymerase
- beloruse:
- палімэраза
- ĉine:
- 聚合酶 [jùhéméi]
- france:
- polymérase
- germane:
- Polymerase
- nederlande:
- polymerase