pneŭmoni/o PIV1 , pneŭmonito Viki

pneŭmonio, pneŭmonito

MED Inflamo de la pulmoj: Avery studis pneŭmokokojn – bakteriojn, kiuj, inter aliaj aferoj, respondecas pri pneŭmonio en homoj. [1]; la pneŭmonito […] forrabis pli ol 60.000 personojn en Portugalio [2]. SIN:pulminflamo
1. S. Norvell: Profeto sen honoro, Monato, 2003:01
2. M. de Seabra: Malamu Vin, Unu la Alian, 2009
angle:
 pneumonia
beloruse:
 пнэўманія, запаленьне лёгкіх
france:
 pneumonie
germane:
 Pneumonie, Lungenentzündung
hispane:
 neumonía
hungare:
 tüdőgyulladás
indonezie:
 pneumonia
katalune:
 pneumònia
nederlande:
 longontsteking, pneumonie
pole:
 płuc zapalenie
portugale:
 pneumonia
rumane:
 pneumonie
svede:
 lunginflammation
ukraine:
 пневмонія, запалення легень

netipa pneŭmonio, netipa pneŭmonito

MED Infekta kaj escepte mortiga pulmomalsano trovita unue en Ĉinio en 2003, kaŭzita de viruso: li konvinkiĝas, ke Ĉinio kaj iuj landoj de sudorienta Azio, en kiuj aperas epidemio de netipa pneŭmonio, povos sukcese forigi la minacon en la estonteco nemalproksime [3]; sole en Ĉinio ĝis mezo de majo mortis jam preskaŭ 300 homoj, pli ol 5000 suferas pro netipa pneŭmonio [4].
3. Ĉina Radio Internacia: Ĉinio kaj ASAL kune batalas kontraŭ netipa pneŭmonio, 2003-04-30
4. S. Maul: Propagando danĝera, Monato, 2003:06
angle:
 SARS, severe acute respiratory syndrome
beloruse:
 нетыповая пнэўманія
france:
 pneumonie atypique, SRAS
germane:
 SARS, atypische Pneumonie
hispane:
 neumonía atípica
hungare:
 atípusos tüdőgyulladás, ázsiai tüdőgyulladás, SARS
indonezie:
 SARS, Sindrom Pernapasan Akut Parah
katalune:
 pneumònia atípica
nederlande:
 SARS, atypische pneumonie
pole:
 wirusowa choroba oddechowa, SARS
portugale:
 SRAS
rumane:
 sindromul respirator acut sever, SARS
svede:
 sars

administraj notoj

pri netipa ~o, netipa pneŭmonito:
    (Apud la scienca formo „netipa pneŭmonio“ nun konkurencas la
    popularaj
    formoj „sarso“, „saroso“ kaj „sasoso“.) (PP)