Pirr/o PIV1

Pirro

NOM Greka alnomo (etimologie ĝi signigas „fajra“, „rufa“).
a)
BELE Filo de Aĥilo, konkerinto de Trojo: la sanga glav’ de Pirro // Hakadis la Priamon malfeliĉan [1];
b)
PERSHIS Reĝo de Epiro (307—302 kaj 296—272 a.K.), unu el la plej fortaj kontraŭuloj de la frua Romio kaj unu el la plej eminentaj militestroj de la antikva periodo: (frazaĵo) Tio estos vere la Pirra venko [2] (venko kies tro granda kosto estas neakceptebla, kia estis la venko fare de Pirro en la batalo ĉe Aŭskulo en 279 a.K.)
1. Ŝekspiro, tr. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 2:2
2. D.L. Armand: Taskoj de homo lige kun transformado de la naturo, Scienca Revuo, vol. 28, №4 (126), 30.08.1977, p. 148
angle:
Pyrrhus
latine:
Pyrrhus ~a venko: victoria pyrrhica
malnovgreke:
Πύρρος
pole:
Pyrrus
ruse:
Пирр ~a venko: Пиррова победа

administraj notoj