pirog/o

pirogo

KUI Farĉo el viando, fiŝo, legomoj aŭ fruktoj, bakita en pasta tegaĵo: pirogo kun fungoj, brasiko, vakcinio, fiŝo, marmelado; poma pirogo; la kuiristino surtabligas botelon, tri glasetojn kaj pirogon [1].
Rim.: PIV2 ial misdifinas pirogon kiel rusan pasteĉon; tamen praktike ĝi estas uzata por diverslandaj pirogoj (polaj, suomaj, kanadaj...): en la pirogvendejo Ĥosravi oni faris tion sed mi memoras ke pirogoj de niaj armenaj amikoj estis diable bongustaj, do ankoraŭ multaj islamanoj kaj ankaŭ neislamanoj el foraj anguloj de Tehrano venis kaj aĉetis ilin [2]. La konfuzeblo kun la pli internacia vorto pirogo por boato estas bedaŭrinda; tamen konfuzo kian prezentas „pasteĉo“ estas multe pli ĝena, ĉar ĝiaj du sencoj ambaŭ rilatas al manĝoj kaj la probablo kaj ĝeno de eventuala konfuzo estas pli granda. [Sergio Pokrovskij]
1. A. Ĉeĥov, tr. A. Parfentjev: Griĉjo, Ĉeriza ĝardeno, Kaliningrado: Sezonoj, 2004
2. Mia sopiro pri manĝaĵo
angle:
dumpling, pie, pierogi
beloruse:
пірог
ĉine:
花餃 [huājiǎo], 花饺 [huājiǎo], 餃子 [jiǎozi], 饺子 [jiǎozi], 餃餌 [jiǎoěr], 饺饵 [jiǎoěr]
germane:
Pirogge
japane:
丸木舟 [まるきぶね]
nederlande:
deegkussentje
pole:
pierog
ruse:
пирог
ukraine:
піроґа, пиріг, вареник

administraj notoj