petazit/o NePiv

petazito

BOT Genro de plurjaraj vegetaĵoj grandfoliaj, kun viraj kaj inaj plantoj, kreskantaj en montaroj aŭ marĉoj de Nordameriko kaj Eŭrazio, el familio asteracoj (Petasites): en la banujo flosis purpuraj plantoj longaj kiel angiloj ... ili estas grandaj petazitoj [1].
1. Hemmi Yô, trad. Doi ĉieko: Homoj manĝantaj, „en la insulo de la bela vento“, p. 207a
beloruse:
маташнік
france:
pétasite
japane:
フキ
latinece:
Petasites
nederlande:
hoefblad
pole:
lepiężnik
rumane:
Petasites

administraj notoj