pelargoni/o PIV1
pelargonio
- Herba aŭ arbeta vegetaĵo kun dikaj folioj, brilaj floroj, tuberaj radikoj, ofte kultivata; genro el familio geraniacoj (Pelargonium) plimulte devena de la Flora Regiono de Kabo en Sudafriko: kiel feliĉaj estas ĉi tiuj Ĝardenaj Floroj – suspiris la Pelargonio fermita en fenestro –, ili ricevas la ĝuindan aeron matenan [1].
Rim.:
Pelargonioj estis unue asignitaj al la genro geranio, poste distingitaj. Tial
ili restas ofte nomataj geranioj en komuna lingvo.
1.
J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
- beloruse:
- пэляргонія
- france:
- géranium (pélargonium), pélargonium
- japane:
- テンジクアオイ, ゼラニウム
- latinece:
- Pelargonium
- nederlande:
- pelargonium
- pole:
- pelargonia
- rumane:
- pelargonium
- ukraine:
- пеларгонія