pedologi/o
pedologio
(malofte) 

- 1.
- Komplekso da sciencaj studoj pri kreskanta homo, ekde ĝia enutera stato ĝis plenkreskeco: la Moskva revuo „Pedologio ― la nova epoko“ adresas psiĥologojn, instruistojn kaj gepatrojn; en la Kiota Ina Universitato la departemento de pedologio disponigas kursojn pri la infana psiĥologio, la infana bonfarto, la infana kulturo kaj pedagogio.
- 2.
- Grundoscienco: tipajn stadiojn de la grundevoluo oni en la pedologio klasifikas kiel grundotipojn [1].
Rim.:
La du terminoj estas homonimoj, ŝuldataj al konfuzo de
malsamaj grekaj vortoj en unu saman vorteron „ped-“. La formado
de tiaj sciencaj terminoj estas afero ekstera al la
vortofarado esperanta, ĝi estas konsidero pri racia terminaro.
Ĉi-okaze la vortero „ped-“ multe pli ofte rilatas al la greka
vorto por „infano“ (pedagogio, pediatrio, pederastio
ktp) ol al la greka vorto por grundo; do, por multaj
ordinaraj homoj la senco geologia estas tute neatendita kaj
misgvida.
PV donis nur la antropologian sencon; PIV1, nenian; PIV2, nur
la sencon geologian.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- 1. paedology
- beloruse:
- 1. пэдалёгія
- bulgare:
- 1. педология
- ĉeĥe:
- pedologie, půdoznalství
- germane:
- 1. Pädologie 2. Pedologie
- hungare:
- 1. pedológia, gyermektanulmány
- nederlande:
- 1. pedologie 2. bodemkunde
- pole:
- pedologia 1. pedologia 2. pedologia
- portugale:
- pedologia
- rumane:
- pedologie
- ruse:
- 1. педология
- slovake:
- pôdoznalectvo
- ukraine:
- педологія, ґрунтознавство